
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de novembro 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! |
Jes 5,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Lasta Dimanĉo de la Liturgia Jaro, Dimanĉo de la Eterneco]
|
Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin kaj venigos vin en Cionon. |
el Jer 3,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Eterna Dio, ĉiun tagon mi estu ligita kun Vi. Ĉio, kion mi sopiras, estu sanktigata en Vi. La amo de Kristo plenigu ĉiujn miajn pensojn. |
