Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de novembro 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona
kaj kion la Eternulo postulas de vi:
nur agi juste,
ami bonfarojn,
kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Miĥ 6,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Por kio al suferanto estas donita la lumo,
kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas?

el Ijo 3,20-21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiopova Patro, multaj antaŭiris nin en la ĉielan regnon.
Ni dankas Vin pro ilia eterna feliĉo.
Benu kaj konsolu la postrestintojn; helpu ilin por finpretigi la nefinitan laboron de siaj amatoj.





supren al la komenco de la paĝo