Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de novembro 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona
kaj kion la Eternulo postulas de vi:
nur agi juste,
ami bonfarojn,
kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Miĥ 6,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn ĝi estis disĵetita,
Mi montros sur ĝi Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la nacioj.

laŭ Jeĥ 28,25



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Amanta Dio, mi dankas Vin pro la kara patrino, kiun mi posedis, pro ŝia influo en mia vivo, pro ŝia kredo, amo kaj sindono.





supren al la komenco de la paĝo