Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 27a de novembro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

el Zeĥ 9,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Unua Dimanĉo de Advento]
 
Gardu vin,
ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi,
kaj ke vi ne faru al vi ian skulptaĵon, figuron de io,
kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

Rea 4,23



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Denove mi petas Vian helpon, Sinjoro, dankante Vin samtempe pro Viaj bonagoj.
Estu kun tiuj, kiuj malsatas, soifas, suferas, kiuj estas malliberaj aŭ rifuĝintoj, kiuj estas forgesitaj aŭ mortpafotaj aŭ mortantaj pro malsato, kie ajn ili troviĝu.





supren al la komenco de la paĝo