




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de novembro 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! |
Jes 5,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu. |
el Jes 62,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi aŭdu Vian voĉon, kiam Vi parolas al mi. Miĝoje respondu: jen mi estas, Sinjoro. Se Vi vokas min por plenumi pezan devon, mi bonvole obeu. Helpu min preni kaj porti mian krucon kaj sekvadi Vin. |