Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 29a de novembro 2022    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

el Zeĥ 9,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas;
sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton,
ili levas la flugilojn kiel agloj,
ili kuras kaj ne laciĝas,
ili iras kaj ne senfortiĝas.

Jes 40,30-31



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro, kiu amas min; mi trinku el la fonto de Via ĝojo.
Tiu ĝojo trafluu min tiel, ke aliaj partoprenos al la ĝojo.
Ke ili trovu denove ekvilibron en la vivo kun ties ĝojoj kaj malĝojoj.





supren al la komenco de la paĝo