Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de novembro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉaj estas la pacigantoj,
ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Mat 5,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Trialasta Dimanĉo de la Liturgia Jaro]
 
Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot,
la tuta tero estas plena de Lia gloro.

el Jes 6,3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Dio, mi preĝas al Vi por la forpelitoj kaj la forlasitoj.
Mia koro estu plena de kompata amo, por ke mi serĉu la perditojn kaj montru la vojon al Vi.
Ili trovu Vin, eble per mia ekzemplo.
Vi regu mian vivsintenon.





supren al la komenco de la paĝo