Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de novembro 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉaj estas la pacigantoj,
ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Mat 5,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.

Jes 11,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, Vi forpelu el mi ĉiun penson, kiu ĝenas la ligon kun Vi kaj malebligas, ke mi amas Vin.
Malfermu mian koron per kaj por Via graco, por ke mi ĉiun tagon laŭdu kaj gloru Vin.





supren al la komenco de la paĝo