Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de novembro 2022    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉaj estas la pacigantoj,
ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Mat 5,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne diru, ke vi estas juna;
sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru,
kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu.

el Jer 1,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro, mia Dio, kiun taskon Vi havas por mi hodiaŭ? Kion Vi deziras de mi? Malfermu miajn okulojn, por ke mi ekvidu Vian volon.
Helpu min ne maluzi ĉi tiun tagon, sed donu, ke ĝi estu je eterna gajno.





supren al la komenco de la paĝo