
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de decembro 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. |
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo. |
Jes 66,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)| Patro de la amo, la pliaĝuloj helpu la gejunulojn, kiuj protestas kontraŭ la maljusteco, kie popolo ekstermas alian popolon per ĉiaj rimedoj. |
