Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de decembro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

el Jes 40,3.10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Tria Dimanĉo de Advento]
 
Antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo.

el Sen 5,21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho, estu bonvena, Jesuo Kristo.
Ni tutkore bonvenigu Vin.
Mia koro sopiras al Via veno.
Mi ne komprenas, kial Vi volas veni en nian terure mizeran mondon.
Sed Via Patro diras, ke Vi volas savi nin.





supren al la komenco de la paĝo