Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de decembro 2022    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
La Sinjoro estas proksima.

el Flp 4,4-5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo.

Gen 6,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Riĉa Dio, Patro de la malriĉuloj, kompatu ilin.
Montru al ni vojojn kaj rimedojn por forpreni ilian malriĉecon.
Pardonu al ni, se ni ĉiam unue pensas pri ni mem kaj ne honeste dividas ĉiujn Viajn terajn abundaĵojn.





supren al la komenco de la paĝo