




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de decembro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. |
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. |
Psa 34,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Dio de ĉiu graco, Via spirito penetru en la plej profundajn kaŝangulojn de mia animo. Nenion mi proprigu al mi, sed mi transdonu mian individuecon al Vi. Akceptu ĝin. |