Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de decembro 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Grandvalora en la okuloj de la Eternulo
estas la morto de Liaj fideluloj.
Al Vi mi oferdonos dankan oferon,
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

Psa 116,15.17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Dua Kristnaska Festotago, Stefano]
 
Ili benis la reĝon,
kaj iris al siaj tendoj,
gajaj kaj ĝojantaj pro la tuta bono,
kiun la Eternulo faris al Sia servanto David
kaj al Sia popolo Izrael.

el 1 Reĝ 8,66



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatu la bestojn, ho Kreinto, kiuj devas suferi en ĉi tiuj tagoj, por ke la homoj manĝu delikate! Pardonu al ili tiun kutimon kaj ŝanĝu ĝin en bonon kaj por la homoj, kaj por la bestoj, ĉiuj ja estas kreitaĵoj de Vi.





supren al la komenco de la paĝo