
 |
|  |
|  |
|  
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de decembro 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)| Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. | 
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)| Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. | 
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)| La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron. | 
Joh 1,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)| Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi kaj elŝiri, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo. | 
laŭ Jer 31,28
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)| Patro de ĉiu graco, la lumo de la naskiĝo de Via Filo lumigu la homaron. Ni portu al Li nian incenson, mirhon kaj oron, tio estas: nian koron, volon kaj amon. | 
