Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de decembro 2022    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  En Via mano estas mia sorto.

el Psa 31,16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Jarfina Vespero]
 
Mi gardos Mian domon.

el Zeĥ 9,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Eternulo, ni dankas Vin, ĉar ankaŭ en la fino de la tera jaro Vi estas ĉe ni.
Pardonu al ni ĉion, kio estis malbona.
Benu ĉiujn kaj ĉion, kio plaĉis al Vi.
Ni dankadas Vin.
Konsolu la solulojn.





supren al la komenco de la paĝo