Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de decembro 2022    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Vorto fariĝis karno
kaj loĝis inter ni,
kaj ni vidis lian gloron.

Joh 1,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;
sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio;
faru nenian laboron.

el Eli 20,9-10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara ĉiela Patro, ofte estas malfacile preĝi, kolekti kaj koncentri niajn pensojn.
Ofte estas nur petado kaj demandado.
Tamen ni scias, ke Vi komprenas niajn stultajn demandojn.
Ni volas laŭdi Vin kaj danki Vin pro Viaj grandaj faroj.
Ni volas aparteni al Vi kaj dediĉi nin kaj ĉiujn aliajn homojn al Vi, ĉar en Via mano ni estas sekuraj kaj trankvilaj.
Restu eterne ĉe ni, ho amanta Dio.





supren al la komenco de la paĝo