Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de februaro 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero. |
Efe 4,26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre. |
2 Reĝ 19,30
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro, nova monato komenciĝas. Helpu nin komenci kaj fini ĝin en Via spirito kaj je Via honoro. Ni plenumu Viajn ordonojn kaj trovu en ili nian ĝojon. |