Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de februaro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero. |
Efe 4,26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. |
Psa 34,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, donu ke Via volo ankaŭ estu la mia. Mi ne sopiru al io ekster Vi. Ĉio, kio estas bona, alportu ĝojon, kaj mi transdonu tiun ĝojon al aliaj. |