Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de februaro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Koleru kaj ne peku,
la suno ne subiru sur via kolero.

Efe 4,26



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne pro nia praveco,
sed pro Via granda kompatemeco,
ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.

el Dan 9,18



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Tria Dimanĉo antaŭ Pasiona Tempo – Septuagesimæ / Circumdederunt]
 
Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno?
kaj kiu povos stari, kiam Li aperos?

el Mal 3,2



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro,
riĉigu min per la kono de Via vero, por ke mi povu riĉigi aliajn.
Ĉiun tagon mi ĉerpu novan forton el Via Vorto.
Gardu min kontraŭ malicaj pensoj, kiuj malvalorigas la vivon.





supren al la komenco de la paĝo