Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de februaro 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero. |
Efe 4,26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon. |
el Dan 9,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Fortika estas mia koro, ho Dio; mi kantos kaj gloros kun mia honoro. |
Psa 108,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj kaj bonfartoj de ĉi tiu vivo. Helpu min, ke mi vere vidas ilin kaj nombras ilin, por ke mia vivo fariĝu seninterrompa laŭdokanto. |