Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de februaro 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero. |
Efe 4,26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj. |
Psa 66,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuraĝiĝu. |
el Jes 51,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, se en mia koro estas malpura intenco, forprenu tion el ĝi. Se mi dezirus ion, kio doloros mian fraton, ĝi mortu en mi per Via graco. |