Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 9a de februaro 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Koleru kaj ne peku,
la suno ne subiru sur via kolero.

Efe 4,26



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,
kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Psa 66,5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Lia regado estos de maro ĝis maro,
de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

el Zeĥ 9,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Dio,
mi dankas Vin pro tiu ĉi tago kaj pro ĉiu graco, kiun Vi volas donaci al mi hodiaŭ.
Donu ke ĝi ne estu malfruktodona tago.
Mi komprenu tion, kion Vi volas instrui al mi.





supren al la komenco de la paĝo