Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de marto 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. |
el Luk 9,62
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Tria Pasiona Dimanĉo – Okuli]
Metu miajn larmojn en Vian felsakon, ili estas ja en Via libro. |
el Psa 56,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Spirito, donu ke mi ĉiam pli submetiĝu je plena ofero. Via graco senlime laboru en mi. Via Regno venu al mi, kaj per mi al aliaj. |