Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de marto 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Preĝu kaj petu en ĉiu tempo
preĝu en la Spirito,
kaj viglu por tio en ĉia persisteco,
kaj petegu por ĉiuj sanktuloj.

laŭ Efe 6,18



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen,
taŭgas por la regno de Dio.

el Luk 9,62



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,
ĉar al Vi mi levas mian animon.

el Psa 143,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Savanto,
faru min infano de la lumo.
Gardu min kontraŭ plendoj kaj ploroj.
Mi neniam fariĝu infano de la nokto kaj de la tristeco.
Plenigu min kun amo kaj ĝojo; kaj mi petas, ke ankaŭ aliaj ĉerpu el mia ĝoja certeco novan kuraĝon.





supren al la komenco de la paĝo