Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de marto 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvara Pasiona Dimanĉo – Lätare]
Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton. |
Sen 14,31
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, aŭdu mian preĝon por ĉiuj gefratoj en la tuta mondo. Via lumo spegulu sin en iliaj vizaĝoj. |