Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de marto 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Preĝu kaj petu en ĉiu tempo
preĝu en la Spirito,
kaj viglu por tio en ĉia persisteco,
kaj petegu por ĉiuj sanktuloj.

laŭ Efe 6,18



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

el Joh 12,24



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo.
Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo.
Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto.

el 1 Reĝ 19,11-12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema, krucumita Savanto,
kiam la tento proksimiĝas, helpu min tiam pensi al Viaj doloroj, por ke ili gardu min.
Mi malamu la malbonajn agojn, kiuj ĉagrenas Vin.
Mi venu el ĉiu tento kiel venkanto!





supren al la komenco de la paĝo