Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de marto 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon. |
Psa 141,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, kiam mi estas fariĝonta maltrankvila kaj ekscitiĝema, helpu min tiam por resti en la ombro de Vi, la Plejaltulo. Trankviligu min en la tento. |