Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de marto 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas. |
el Psa 65,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro kaj Savanto, helpu min, ke mi hodiaŭ sekvu Vin el tuta mia koro. Mi ne timu la krucon, sed mi portu ĝin, kiam Vi ŝarĝos min per ĝi. Helpu min porti iomete la krucojn de aliaj homoj. |