Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de marto 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. |
el 1 Joh 3,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Pasiona Dimanĉo – Invokavit]
Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li! |
Ĥab 2,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Sinjoro, mi dankas Vin pro ĉio, kio agrabligas mian vivon. Kiom da nemeritaj bonaĵoj Vi ŝutas sur mian vivon kaj vojon. Mi dankas Vin precipe pro la afableco de aliaj, pro ĉiuj homoj, kiuj estas plenigitaj kun amo kaj paco. |