Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de marto 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. |
el 1 Joh 3,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo. |
el 1 Sam 2,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Amanta Sinjoro, gardu min kontraŭ ĉiu sklava timo. Mia vivo ne detruiĝu pro malkredo. Ĉirkaŭu min, por ke la sortobatoj kaj zorgoj ne pereigu min. |