Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 9a de marto 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Preĝu kaj petu en ĉiu tempo
preĝu en la Spirito,
kaj viglu por tio en ĉia persisteco,
kaj petegu por ĉiuj sanktuloj.

laŭ Efe 6,18



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Por tio la Filo de Dio elmontriĝis,
por ke li detruu la farojn de la diablo.

el 1 Joh 3,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon.

el Sen 8,13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro mia Dio,
faru el ni branĉetojn de la vera vinberujo.
Ni portu multajn fruktojn kaj per tiuj ni honoru Vin.
Maltrankvilaj kaj malĝojaj homoj ĉerpu konsolon kaj kuraĝon el niaj vivoj.





supren al la komenco de la paĝo