Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de aprilo 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante:
Mi vidis la Sinjoron;
kaj ke li tion diris al ŝi.

Joh 20,18




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Filo de homo venis,
ne por esti servata,
sed por servi,
kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

el Mat 20,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Dio de via patro donos al vi helpon,
la Plejpotenculo benos vin.

el Gen 49,25



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro,
la homoj en la bonfartaj landoj komprenu, ke ili devas doni el sia materia riĉeco kaj abunda superfluo al la malhavantoj kaj rifuĝantoj en la mondo, ne kiel almozo, sed kiel rajto de la aliaj.
Mi mem donu la ekzemplon.





supren al la komenco de la paĝo