Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de aprilo 2022    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante:
Mi vidis la Sinjoron;
kaj ke li tion diris al ŝi.

Joh 20,18




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Filo de homo venis,
ne por esti servata,
sed por servi,
kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

el Mat 20,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo.
Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos.

2 Sam 12,13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Via afero estu mia afero,
mi ĝin servu per tuta mia koro, ho Dio.
Mi estu fidinda kaj sincera.
Gardu min kontraŭ ĉiu malvereco.





supren al la komenco de la paĝo