Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de aprilo 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. |
Joh 20,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; estu gajaj la multaj insuloj. |
Psa 97,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, Via Releviĝo ankaŭ relevu min el miaj tagaj zorgoj kaj maltrankviliĝoj. Vi malfermis la pordon al Via Regno por mi. Ĝi restu malfermata por ĉiu, kiu kredas en Vi. |