Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de majo 2022    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Amato,
mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio,
kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

3 Joh 2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo,
eĉ ĉion kaŝitan,
ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.

Koh 12,14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio, mia Patro,
mi estas tiel laca.
Fortigu min per Via graco.
Ne forlasu min, sed benu miajn vortojn kaj agojn, por ke ili estu beno por tiuj, kiujn mi renkontos sur la vivovojo.





supren al la komenco de la paĝo