Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de majo 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. |
3 Joh 2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi estas la bona paŝtisto. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon. |
el Joh 10,11.27-28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu! |
Psa 118,25
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, donacu al mi la gracon, ke pro mia vivo pligrandiĝu la frata amo inter la homoj. La abismo inter la homoj pli kaj pli malaperu. Helpu min planti amikecon kaj fidon. |