Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de majo 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Amato,
mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio,
kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

3 Joh 2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Tria Dimanĉo post Pasko – Jubilate]
 
Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas,
laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin.

el Jes 42,16



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia kara Sinjoro,
subtenu min, por ke mi ĉion, kio estas malfacila kaj malagrabla, trankvile travivu.
Ankaŭ miaj seniluziigoj fariĝu beno por mi.





supren al la komenco de la paĝo