Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de julio 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. |
Mat 11,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro: Ankaŭ tie Via mano min kondukos, kaj Via dekstra mano min tenos. |
Psa 139,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)Eterna Patro, fonto de lumo kaj paco, ŝangu nian prizorgemon en fidon, nian timon en pacon, nian maltrankvilon en ĝojon, mi petas. |