Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de julio 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. |
Luk 19,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Tria Dimanĉo post Trinitato]
Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo. |
Psa 66,16
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, estu kun ĉiuj, kiuj suferas, kiuj malsatas kaj kiuj vivas en granda mizero. Helpu min doni ion de mi mem, kaj por konsoli kaj por nutri ilin. |