Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de julio 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. |
Luk 19,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton. |
Jes 66,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Sinjoro, malfermu mian koron por Via Vero. Mi volas ami Vin kaj serĉas Vian lumon. Helpu min, transdoni tiun lumon al aliaj, por ke ankaŭ iliaj vivoj fariĝu lumaj. |