Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de aŭgusto 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Naŭa Dimanĉo post Trinitato]
Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, kiu sidas alte, kiu kliniĝas por rigardi la ĉielon kaj la teron, kiu el la polvo restarigas mizerulon, el la koto levas malriĉulon. |
Psa 113,5-7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, mi dankas Vin, ke Vi volas donaci al mi Vian komunecon kaj kunecon. Parolu al mi, kiam mi ne parolas al Vi; venu al mi, kiam mi estas malproksima de Vi. Mi spertu Vian gracon, kiam mi ne atendas ĝin. |