Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de aŭgusto 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo estas alte, la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn. |
el Psa 118,15-16
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro nia, pekuloj trovu ripozon ĉe Vi. Lacaj koroj trovu Vian pacon. Fortigu lac-lacajn kaj ŝarĝitajn per Via forto. Ĉiuj akceptu Viajn donacojn. |