Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de aŭgusto 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo,
ĉar Li venas, por juĝi la teron.

el 1 Kro 16,33



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Psa 33,12



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vi estas ja la Eternulo, nia Dio,
kaj ni esperas al Vi.

el Jer 14,22



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara aŭskultanta Sinjoro, mi dankas Vin, ke mi rajtas diri ĉion al Vi, ĉion, kio timigas min, kio maltrankviligas min, kio obsedas min.
Vi ja aŭskultas al ĉiu, kiu sincere turnas sin al Vi, balzamon Vi ĵetas en vunditajn korojn.





supren al la komenco de la paĝo