Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de aŭgusto 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. |
Psa 33,12
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. |
Eli 20,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi dankas Vin, ke la Mateno de la Eterneco proksimiĝas. La longa nokto preterpasos. La malĝojo ĉesos kaj la larmoj, elverŝitaj sur ĉi tiu tero, ekbrilos kiel la roso ĉe la sunleviĝo. |