Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aŭgusto 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. |
el 1 Pet 5,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon. |
el Psa 74,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro kaj Savanto, donacu al mi Vian pacon. Vi scias, ke mi facile timas kaj ĉiu danĝero kaj bruego ektimigas min. Mi restu trankvila, fortigu min, mi petas. |