Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de aŭgusto 2022    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo,
ĉar Li venas, por juĝi la teron.

el 1 Kro 16,33



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio kontraŭstaras al la fieruloj,
sed al la humiluloj donas gracon.

el 1 Pet 5,5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj Moseo etendis sian manon super la maron;
kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto.

el Eli 14,21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio, la somero baldaŭ finiĝos, la kutima vivo denove komenciĝas.
Helpu nin resti fidelaj por niaj geamikoj, por niaj taskoj, por la multe farenda laboro, kiun ni sen via helpo ne povas plenumi.
Estu kun la malsanuloj kaj subtenu ilin en iliaj doloroj kaj suferoj kaj montru ankaŭ al ili la celon, por kiu ili vivas pro Via graco.





supren al la komenco de la paĝo