Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de aŭgusto 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Iru kiel infanoj de lumo; ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. |
el Efe 5,8-9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco. |
el Jes 9,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro nia, ofte mi ne komprenas Vin. Ni streĉu la atenton, por ke ni rimarku Vian intencon rilate nian kunhomon. Ni trovu la ĝustan sintenon. |