Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de aŭgusto 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Iru kiel infanoj de lumo; ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. |
el Efe 5,8-9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi estas kamarado por ĉiuj, kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. |
Psa 119,63
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Sankta Spirito, penetru en mian animon tiel, ke la malbono mortos en mi kaj tiel ke la bono kresku kaj maturiĝu. Aliaj profitu pro tiu maturiĝo. |