Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de januaro 2023    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis,
kaj vidis, ke ĝi estas tre bona.

el Gen 1,31



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Oni venos el oriento kaj el okcidento,
kaj el nordo kaj el sudo,
kaj sidiĝos en la regno de Dio.

Luk 13,29



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!

el Psa 91,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro nia,
elverŝu la akvon de la vivo riĉe super Via popolo.
Refreŝigu la maltrankviligitojn.
Mildigu la rigidajn korojn.
La dezerto de la vivo portu denove fruktojn.
La mortaj vivantoj vivu.





supren al la komenco de la paĝo